Adolf Heyduk
El Vikipedio
Adolf HEYDUK (naskiĝis la 7-an de junio 1835 en Předhradí - mortis la 6-an de februaro 1923 en Písek) estis ĉeĥa poeto.
Li studis teknikumon en Brno, laboris kiel desegnisto ĉe fervojo, instruis en Prago, loĝis en Písek, kie li edziĝis kaj kie mortis liaj du filinetoj, kio lin tre influis. Li vojaĝis tra Slovakio, Italio, Germanio, vizitis Krimeon.
Li verkis lirikan poezion.
[redaktu] Verkoj
- Básně (Poemoj, 1859)
- Karyatidy (Kariatidoj, 1862)
- Nástin bájesloví slovanského a germánského (Skizo pri mitologioj slava kaj ĝermana, 1864)
- Básně II (Poemoj II, 1865)
- Lesní kvítí (Arbaraj floroj, 1873)
- Milota z Dědic (Milota el Dědice, 1874)
- Cimbál a husle (Zimbalono kaj violono, 1876)
- Hořec a srdečník (Genciano kaj leonuro, 1876)
- Ptačí motivy (Birdaj motivoj, 1897)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Sonorilo, en: La Nica literatura revuo, n-ro 5/1, p. 29. Tradukis Rudolf Hromada.