Alchajmero
El Vikipedio
Alchajmero, aŭ Alzheimer-malsano estas difuza cerba atrofio, kutime okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco.
Alchajmeron karakterizas grada perdo de memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj, des pli grave ju pli da ĉeloj mortas kaj diversaj cerbaj zonoj atrofias. La malsano kutimas daŭri ĉ. 10 jarojn, post kiuj la detruiĝo de la cerbo atingas vivoneprajn zonojn, kio rezultigas morton. Oni ankoraŭ ne eltrovis plene la kaŭzojn de alchajmero, kvankam oni identigis kvar genojn kun rilato al alchajmeremo. Nuntempe ne ekzistas kuraco por ĉi tiu malsano.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.alzheimer-nederland.nl
- http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=15716586&query_hl=8
- http://www.alzforum.org
- http://www.benbest.com/lifeext/Alzheimer.html