Azeno
El Vikipedio
Zoologio > Mamuloj > Ekvoj > Azeno
Azeno (Equus asinus) estas neparhufulo parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo. Ĉiuj azenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome azeno somalia kaj azeno nubia. La doma azeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdbesto kaj ŝarĝbesto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj. La azenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.
La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.
La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.
En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (Ora azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.
Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri Mezio. Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://nefertiti.iwebland.com/timelines/topics/means_of_transportation.htm
- http://www.lovelongears.com/zorse.html
- http://www.bourricot.com
- http://www3.kcn.ne.jp/~roba/kaikata2.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |