Barata filmo
El Vikipedio
Barataj filmoj (neformale Bollywood, Bolivudo) produktataj en Bombajo – la t.n. masala movies, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj barataj komediaj elementoj. En Barato ili estas ŝatataj el la sama kaŭzo, sed pleje dank‘ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekz. subteno de laborantaj virinoj, kondamno de interkonsentita geedziĝo far gepatroj, forigado de kasta sistemo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.
Barata komerca kinematografio (en hinde parolantaj regionoj Bollywood - (Bolivudo), en Tamilnado tamilaj fimoj) estas la plej postulata formo de amuzo kaj parte ĝi laŭvorte influas vivon de nemulta kvanto de barata populacio.
Enhavo |
[redaktu] Bombajo, Bollywood, Taĝmahalo
Bombajo, Bollywood (la centro de la plej granda filma industrio en la mondo), Taĝmahalo, pilgrimaj lokoj de hinduistoj kaj muslimoj, kristanaj misioj, vilaĝetoj en forejoj, praarbaroj, montaroj kaj marĉoj... tio estas lokoj, kiuj viviĝas dank‘ al dekoj de neripetitaj homaj sortoj. Kunpuŝiĝo de tiel por eksterazianoj kaj eksterbaratanoj malproksimaj kulturoj, valoroj kaj mentalitoj elvokas vicon da demandoj, kiujn oni nur tre malfacile respondas.
[redaktu] Bollywood, simboloj kaj ceteraj filmoj
Ĝisserĉi signifon de kelkaj simboloj en barata kulturo estas laboro por sciencisto aŭ por entuziasmiĝinta favorulo de tiu ĉi lando. La filmojn oni filmas ĉefe en la hinda kaj ceteraj en pluaj barataj lingvoj (tamila, malajala, bengala). Ili estas pli malmulte konataj, ĉar oni plimulte distribuas ilin en donita lingva regiono.
Termino Bollywood estis kreita, por ke ĝi unuigu Bombajon (la urbo nun nomiĝas Mumbajo) kaj "Hollywood". Mombajo estas ĉefa centro por produktado de barataj filmoj – la t.n. masala movies.
[redaktu] La hinda kaj usona stiloj de filmado
La filmoj estas plimulte en la hinda, ili estas tre vivaj, aktivaj kaj „trokolorigitaj“. Bolivudaj filmoj havas propran sencon por internan logikon kaj ili oscilas inter surrealismo kaj eŭropigita romantismo. Ili klopodas tre alproksimiĝi al usona stilo de filmado – per agada linio, temoj kaj teknikaj procesoj.
[redaktu] Muziko, kantado kaj danco
La muziko, respektive la kantado estas ĉefaj partoj de la filmoj. Ĉiam estas donita ĉefa motivo (melodio), kiu senĉese ripetiĝas kaj (aŭ) ŝanĝiĝas. Tipaj estas amasaj dancscenoj. Ĉefrolulo antaŭkantas kaj antaŭdancas, malantaŭ li grupoj da viroj kaj virinoj faras movigan kulison kaj ensemblon. Antaŭe estis tipa, ke profesiaj kantistoj pruntedonis voĉojn al roluloj, hodiaŭ la roluloj kantas mem.
[redaktu] Amo
Bolivudaj filmoj estas optike tre alogemaj kaj „supertempe“ kaj ĝis senfine priskribas amon.
[redaktu] Vizitado en kinoj
Vizitado en kinoj prezentas por baratanoj specialan specon de amuzo, dank‘ al leĝerigita ĝenro, longa daŭro kaj atmosfero, kiu regas en spektaklejo, estas permesite dum la prezentado foriri por refreŝiĝi, trinki kaj diskuti.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.businessweek.com//magazine/content/02_48/art02_48/a48tab37.gif
- http://www.upperstall.com/home.html
- http://www.bollywhat.com
- http://www.giitaayan.com
Kategorioj: Barato | Kino