Charles William Ballard
El Vikipedio
Charles William Ballard (naskiĝis la 12-an de junio 1867) estis angla esperantisto kaj kontisto.
Li naskiĝis en Edgware, apud Londono. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis en Nov-Zelandon. Pioniro de stenografio. Dum la lastaj dudek jaroj li dediĉis semajne unu vesperon al Esperanto-instruo de novuloj. Estis prezidento de Komerca EK kaj ES en Melbourne, Redaktis de La Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj, kunlaboris por aliaj gazetoj.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |