Citruso
El Vikipedio
Citruso estas genro de florplanto en la familio Rutacoj kiu devenas de tropika kaj subtropika sudorienta Azio. La genro enhavas plurajn speciojn, kaj multajn naturajn kaj faratajn hibridojn. Citruso inkluzivas multajn komerce gravajn fruktojn kiel oranĝon, citronon, limeon, kaj mandarinon.
[redaktu] Specioj
Jen nomoj de la fruktoj de kelkaj gravaj specioj de citruso:
- Citrus aurantiifolia: limeo
- Citrus aurantium: bigarado
- Citrus bergamia: bergamoto
- Citrus clementina: klementino
- Citrus limetta: limedo
- Citrus limon: citrono
- Citrus maxima (= Citrus grandis): pampelmuso
- Citrus medica: cedrato
- Citrus paradisi: grapfrukto
- Citrus reticulata: mandarino
- Citrus sinensis: oranĝo
- Citrus tangerina: Tanĝera oranĝo
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.