Dennis Gabor
El Vikipedio
Dennis GÁBOR aŭ GÁBOR Dénes (naskiĝis la 5-an de junio, 1900, mortis la 9-an de februaro, 1979) estis hungardevena fizikisto.
Gábor naskiĝis en Budapeŝto, lia patro (GÜNSZBERG Bernát) estis oficisto.
Ekde 1927 li laboris en la firmao Siemens & Halske en Berlino. En 1933 li fuĝis de la nazioj al Britio kaj fariĝis brita civitano.
Lia plej granda merito estas la invento kaj la evoluigo de la holografio en la jaro 1947. Pro ĝi li en 1971 estis honorata per la Premio Nobel de Fiziko.
Li mortis en 1979 en Londono.