Distriktoj de Litovio
El Vikipedio
Litovio konsistas el dek distriktoj (litove singularo Apskritis, pluralo Apskritys), kiuj nomiĝas laŭ sia administra urbo:
La distriktoj disdividiĝas en 60 komunumoj (litove singularo savivaldybė, pluralo savivaldybės): 9 urbaj komunumoj, 43 distriktaj komunumoj kaj 8 "simplaj" komunumoj.
Apud tio ankoraŭ ekzistas tradicia, etnologia divido de la lando en kvin regionojn, kiu hodiaŭ ne plu havas administran signifon:
- Dzukio (litove "Dzūkija")
- Eta Litovio (litove "Mažoji Lietuva", germane "Klein-Litauen", la eksa germana regiono Memelland ĉirkaŭ la urbo Klaipėda)
- Malalta Litovio (aŭ Ĵemajtio, litove "Žemaitija")
- Supra Litovio (aŭ Aŭkŝtajtio, litove "Aukštaitija")
- Suvalkio (litove "Suvalkija", regiono hodiaŭ ambaŭflanke de la limo inter Litovio kaj Pollando)