Druskininkai
El Vikipedio
Druskininkai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Alytus |
Subdistrikta Komunumo: | Druskininkai |
nombro de enloĝantoj: | 17.000 (stato 2005) |
areo: | 24 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 313 |
koordinatoj: | 54° 01' Norde, 23° 58' Oriente |
Druskininkai estas urbo en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, kaj apartenas al la distrikto Alytus. Dum la jaro 2004, la urbo havis 25.000 enloĝantojn.
Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejzaĝo meze de arbaraj montetoj ĉe la rivero Nemunas. Kune kun la banlokoj ĉe la litova bordo de la Balta Maro en la urbaj komunumoj Neringa kaj Palanga, la urbo Druskininkai estas la ĉefa ferioloko de Litovio.
Proksime de la urbo troviĝas la Grutas-Parko, "subĉiela muzeo" kun statuo kaj aliaj memoraĵoj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio.
[redaktu] Ligo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.