Frances Farmer
El Vikipedio
[redaktu] Biografio
Frances Elena FARMER (19-a de septembro 1913 en Seattle, Vaŝingtonio – 1-a de aŭgusto 1970 en Indianapolis, Indianao) estis usona film-aktorino.
En 1931 tiam studentino en West Seattle High School ŝi gajnis verkado-konkurson dank'al sia polemika eseo God Dies (Dio mortas). Ŝi tiam eniras Universitaton de Washington kaj fariĝas membro de drama teatro. Recenzantoj laŭdas ŝian aktoran ludon en Helen of Troy kaj Alien Corp. Ŝi poste subskribas 7-jaran kontrakton kun Paramount. En 1936, ŝi edziniĝas kun aktoro Leif Erickson kaj rolas en sia unua filmo, Too Many Parents. Ŝi daŭrigas en Rhythm on the Range kun Bing Crosby kaj Come and Get It kun Edward Arnold.
En 1937, ŝi ĉefrolas en teatraĵo Golden Boy de Clifford Odets. En 1942, Frances Farmer estas arestita pro ŝoforado sen permeso en ebria stato kaj malobeo al ordonoj en regulata (mallumigata) zono. Ŝi estas kondamnita al 180-taga enkarcerigo kaj kondiĉa libereco. En 1943, ŝi estas arestata pro rompo de kondiĉa libereco kaj agreso. San-servoj tiam konsideras Frances kiel "mense malsana" kaj rekomendas sendi ŝin en sanatorion de la Crescenta. Ŝi tie ricevas 90 insulinajn ŝok-kuracaĵojn kaj eniras Western Washington State Hospital en Steilacoom, de kie ŝi forfuĝas. En 1944, ŝia patrino plendas kontraŭ ŝi kaj resendigas ŝin al azilo kie ŝi suferos elektroŝokojn kaj hidroterapion (nuda en bano da glacia akvo dum 6-8 horoj) dum pluraj monatoj.
En 1945, terurita esti denove enkarcerigata, ŝi plurfoje fuĝas de sia patrino, kiu iom post iom konvinkas ŝin reveni al psikiatra hospitalo, kie ŝi restos dum 5 jaroj. Tiam komenciĝas por ŝi vera infero. Krom barbaraj kondiĉoj (krimuloj kaj mens-malsanuloj kune, nutraĵo ĵetata sur la plankon...) kaj daŭraj elektroŝokoj, ŝi estas prostituata al lokaj soldatoj kiuj perfortas kaj brutale traktas ŝin. Ŝi ankaŭ utilas kiel kobajo por testi kuracilojn. En 1950, Frances, liberigita, revenas al Seattle por prizorgi la gepatrojn. Ŝi edziniĝas kun Alfred Lobley en 1954.
En 1957, ŝi laboras kiel deĵorantino en Hotelo en San Francisco. En 1958, ŝi aperas en televida felietono "This Is Your Life" kaj rolas en sia lasta filmo, Tongues of Angels kun James MacArthur. Ŝi prezentas posttagmezan televidan elsendon, Frances Farmer Presents en Indianapolis, ĝis 1964. En 1968 ŝi eklaboras pri sia aŭtobiografio, helpata de Lois Kibbee. Du jarojn poste, ŝi mortas pro ezofaga kancero, 56-jaraĝa, la 1-an de aŭgusto 1970. En 1982, filmo Frances realigata de Graeme Clifford rakontas la teruran travivaĵon kaj defalon de Frances Farmer. Ĉefa rolo estas interpretata de Jessica Lange.
[redaktu] Anekdoto
Franca kantistino Mylène Farmer elektis sian artistan nomon omaĝe al Frances Farmer.