Fundación Esperanto
El Vikipedio
La Fundación Esperanto estas fondaĵo kreita laŭ la hispana juro, por kunlabori en la disvastigo de la esperanto-movado en Hispanio, ĉefe el vidpunkto financa, dependanta de Hispana Esperanto-Federacio.
Ĝi estis kreita en 1969, sub la impulso de la tiama prezidanto de HEF, Miguel Sancho Izquierdo.
La jura sidejo de la Fondaĵo troviĝas en Zaragoza, kie ĝi kundividas ejon kun la loka grupo "Frateco".
La prezidanto estas laŭnature la sama de HEF, kaj ĝi estas regata de Patronaro, kun eventuala helpo de Direktoro kaj/aŭ Administranto.
La Fondaĵo estas konata ankaŭ (aŭ ĉefe) pro ĝia eldona laboro. Inter ĝiaj verkoj elstaras la eldono en 1977 de la esperanta traduko de "Don Kiĥoto de la Manĉo" de Miguel de Cervantes