Fundamenta Krestomatio
El Vikipedio
La Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, unuafoje eldonita en 1903 fare de L. L. Zamenhof, estis frua kolektaĵo de diversaj modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.
En la Krestomatio aperas Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.rano.org/recenzo/fundkrest.html
- Teksto de la libro per Project Gutenberg
- Recenzo de represo de 1992
Fundamenta Krestomatio. Kompilita de Z 1903, 463 p., 10-11-a eld. 1924-27. Enhavo: Ekzercoj; Fabeloj kaj Legendoj. Anekdotoj; Rakontoj; El la Vivo kaj Sciencoj; Artikoloj pri E; 70 poemoj. "La teksto prezentas artikolojn represitajn el la E-isto 1889-1895 kaj el unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902." (BIL, p: 378.) "Ĉiuj artikoloj en la F. K. estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ - se ili estas skribitaj de aliaj personoj - iIi estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." (El la Antaŭparolo de Z.)