Graco
El Vikipedio
Graco estas kristana ideo: homo, pro origina peko estas nature pekema, bezonas la helpon de Dio por vivi morale kaj sankte. Tiun helpon aŭ potencon de Dio Sankta Paŭlo nomis graco. La ideo de graco apartigas kristanismon de judismo kaj greka filozofio. Dio donas gracon al ni kiel senmeritan donacon, ne kiel ŝuldon. Sed la sakramentoj, preĝado kaj koro malfermita al Dio, ĉiuj helpas nin ricevi pli da graco. Sed iafoje Dio ne donas al ni gracon eĉ se ni vivas sankte kaj pie: tio estas ofta rimarko de la sanktuloj.
Laŭ kristanismo, ni bezonas la gracon de Dio por iri al la ĉielo post morto kaj eviti inferon. Per la graco de Dio, ni estas savitaj.
Grava diferenco inter protestantismo kaj katolikismo estas, ke laŭ protestantismo homo povas nenion fari por akiri gracon.