Hufumo
El Vikipedio
Hufumo aŭ huffero estas U-forma peco el fero, kaŭĉuko, plasto aŭ felo, kiun oni najlas aŭ algluas kvazaŭ ŝuon por protekti la hufon de ĉevalo aŭ alia tirbesto.
Oni povas ankaŭ uzi hufumojn en la populara hufumludo. Krome, en multaj kulturoj, oni vidas hufumon kiel simbolon de bonŝanco.