Interhelpo
El Vikipedio
Industria laborista kooperativo (fondita en majo 1923 en Žilina, nun Slovakio) de esperantistoj kaj de idistoj por helpi konstruadon de la soveta Kirgizio. Dum la jaroj ekde 1925 ĝis 1932 forveturis el la fervojstacioj Žilina kaj Brno entute 1078 personoj (407 membroj de la kooperativo kaj 671 familimembroj) en 4 transportoj. La kooperativo estis en Ĉeĥoslovakio registrita kiel "Interhelpo, ĝenerale produkta kaj konsuma kooperativo en Žilina" kun la statuto konfirmita per la ŝtataj organoj. En la stacidomo Žilina ekzistas pri tio ĉi ĝis nun la memortabulo.
Interesa estas la fakto, ke la fama politikisto de la Praga Printempo Alexander Dubček (ĉefreprezentanto de la politika reviviĝo en 1968 antaŭ la soveta invazio) estis partoprenanto de Interhelpo kiel infano, komune kun siaj gepatroj.
Interhelpo estis ankaŭ nomata la lingvo, kiun parolis la kooperativomembroj. La kooperativanoj kredis, ke la lingvo de ilia nova patrujo estos Esperanto. Sed praktike poste temis pri "spontana Esperanto", en kiu estis la bazo vortoj el esperanto ankaŭ vortoj el la lingvoj de la kooperativanoj (ĉeĥaj, slovakaj, germanaj, hungaraj, rusenaj) kaj iuj vortoj kirgizaj, uzbekaj, rusaj, ukrajnaj, taĝikaj kaj tataraj.
La kooperativo konstruis vicon de entreprenoj "sur verda herbejo". En kirgizaj stepoj estis konstruitaj kaj funkciigitaj jenaj instalaĵoj:
Jam en la jaro 1925 estis Interhelpo oficiale proklamita kiel la plej bona kooperativo en Sovetunio. Dum la jaro 1934 ĝi participis en industria produktado de Kirgizio per plenaj 20 procentoj.
Interhelpo estis likvidita en la jaro 1943. La membroj estis, paradokse, persekutitaj kaj ekzekutitaj kiel malamikoj de la Stalina Sovetunio.
La nomon Interhelpo uzis ankaŭ ĉeĥa esperantisto Zdenko Křimský (iama sekretario de Ĉeĥa Esperanto-Asocio antaŭ la revolucio en 1989) por sia koooperativo, kiu daŭris ĝis minimume 1991 (donis skriban rekomendon por la ŝtataŭtoritato pri la tiam stariĝinta TEC en ĈSFR).
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Alia signifo
Interhelpo ankaŭ estas verko de Petro Kropotkin, originale verkita en la angla kaj eldonita en 1902, esperantlingve eldonita de SAT kaj Impeto en 1996, en kiu li respondas al la tezoj de la sociaj darvinistoj, emfazante la gravecon de la interhelpa meĥanismo, apud la natura selektado, kadre de la teorio pri evoluismo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.