Joniškis
El Vikipedio
Joniškis | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Šiauliai |
Subdistrikta Komunumo: | Joniškis |
nombro de enloĝantoj: | 31 200 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 11 100 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1 152 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 426 |
koordinatoj: | 56° 12' Norde, 23° 34' Oriente |
Joniškis - "urbo de sankta Johano" - estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la nordo de Litovio, 40 kilometrojn norde de Šiauliai kaj 14 kilometrojn sude de la limo al Latvio. Komunumo kaj urbo apartenas al la distrikto Šiauliai. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 31 200 enloĝantojn, kaj la urbo 11 100.
La urbo situas ĉe internacie frekventata fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Ekde 2005 la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.
Joniškis skribe unuafoje menciiĝis dum 1523 kaj dum 1616 ricevis la formalajn urbajn rajtojn. La urba blazono cetere ne montras, kiel eblus pensi laŭ la nomo de la urbo, la sanktan Johanon, sed la arkianĝelon Mikaelo, kiu venkas drakon. Ke la urbo havas kristanan nomon kaj blazonon, estas escepto en Litovio, kiu pli longe ol iu alia lando de Eŭropo estis nekristana, kaj kies enloĝantoj ekbaptiĝis nur ekde la 14-a jarcento.
[redaktu] Partnera urbo
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.