Kajaba Makoto
El Vikipedio
KAJABA Makoto (21-a de marto 1886 en Sendai – 7-a de marto 1931) estis japana esperantisto, fizika asistanto de Imperia Univ. Tohoku. Esperantisto de 1918. Entuziasma homaranisto, kristano. Kiel preparo al XII-a JE-Kongreso en Sendai, vendis E-kukojn k. a. al la urbanoj, mobilizante pli ol 200 lernej-knabinojn. Kunfondinto de Kristana E-ista Asocio, Sendai Fratara Klubo (homaranisma societo por interamikiĝi kun alinaciaj loĝantoj en S,), Senai ES, ktp. - (Kuw.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |