Kastelo de Fontainebleau
El Vikipedio
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
La kastelo de Fontainebleau (franclingve château de Fontainebleau) estas renesancstila kastelo apud la franca urbo Fontainebleau, en la franca departemento Seine-et-Marne. Ĝi restis reĝa loĝejo ekde Francisko la 1-a ĝis la imperiestro Napoleono la 3-a. Pluraj reĝoj sinsekve kontribuis al la konstruado kaj al la historio de la kastelo.
Ekde 1981, la kastelo kaj sia parko estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La okcidenta fasado enhavas la monumentan "Hufoferan Ŝtuparon" (Escalier en Fer à Cheval) kaj la Korto de la Blanka Ĉevalo (Cour du Cheval Blanc).