Kavio
El Vikipedio
Kavio | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
|
La kavio (el sia latina nomo Cavia) estas eta ronĝulo el Sudamerikano (ĉefe el Peruo kaj el la Andoj). Post la malkovro de Ameriko, ĝi estis importita en Eŭropo de anglaj kaj nederlandaj navigistoj, kie ili iĝis domaj animaloj.
En multaj landoj oni komparis ilin kun etaj porkoj. La kavio havas tre malsimilajn nomojn en la precipaj eŭropaj lingvoj.
- En la lingvo franca: Cochon d'Inde (Porko el Hindio), ĉar la maldekovristo de Ameriko Kristoforo Kolumbo pensis, ke la nova kontinento estis Hindio.
- En la lingvo angla: Guinea pig (Porko el Gvineo)
- En la lingvo germana: Meerschweinchen (Eta mara porko)
- En la lingvo hispana: Cuy aŭ Conejillo de Indias (Kuniklo el Hindioj).
- En la lingvo keĉua: Quwi
La kavio pezas inter 0,5 kaj 1,5 kilogramo kaj mezuras inter 25 kaj 40 centimetroj (la pli grandaj estas la sovaĝaj, la domaj eŭropaj kavioj pezas ĝenerale unu kilogramo kaj mezuras 25 centimetroj). Ili ĝenerale vivas dum kvin jaroj.
La kaviido naskiĝas post 60 aŭ 70 tagoj poste la kuplo. Tio estas tre longtempa por malgrangaj bestoj. La idoj jam havas harojn kaj povas vidi. Kaviino povas havi inter unu kaj tri idojn, tre malofte ĝis ok. Ili povas manĝi post du tagoj sed trinkas la patrinan lakton dum 1,5 monato.
La kavioj estas tre amitaj kiel domaj bestoj ĉar ili estas propaj: ili ĉiam fekas memloke kaj siaj fekoj ne odoras kaj ili tre ofte sin lavas (kiel la katoj), ili estas tre afablaj kaj amas la kontaktojn kun homoj (ili ŝatas, ke oni zorgas pri ili kaj ili povas morti se ili restas sole).
En multajn lingvojn (kiel en la franca aŭ la angla), la vortoj kavio kaj kobajo estas la samaj ĉar antaŭe la kavioj estis uzitaj por fari eksperimentojn en laboratorio (nun oni uzas ratojn kaj musojn). Do ne konfondu en Esperanto kavio (besto) kun kobajo (besto aŭ homo uzita en eksperimentoj.
En Sudameriko kaj Portugalio ĝi estas uzata kiel manĝaĵo, ĝia viando estas bongusta sed ĝia graso estas iom amara.
[redaktu] Sovaĝa kavio
La Cavia aperea estas speco de sovaĝa kavio, kiu vivas en la sudo de Brazilo, en Paragvajo kaj en Argentino. Ĝi havas brunetan malglatan haron, kreskas ĝis 30 cm pezas 1kg.