Kelmė
El Vikipedio
Kelmė | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Šiauliai |
Subdistrikta Komunumo: | Kelmė |
nombro de enloĝantoj: | 39 700 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 10 600 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1705 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 427 |
koordinatoj: | 55° 38' Norde, 22° 56' Oriente |
Kelmė estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la nordo de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Šiauliai. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 39 700 enloĝantojn, kaj la urbo 10 600. La urbo situas ĉe internacie frekventataj fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Tamen la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.
Kelmė skribe unuafoje menciiĝis dum 1295 kaj dum la 16-a jarcento ricevis la formalajn urbajn rajtojn.
En la nuntempa subdistrikta komunumo ankoraŭ ekzistas du pliaj urboj, Tytuvėnai kun iom malpli ol 3000 enloĝantoj kaj Užventis kun iom malpli ol 1000, krome 6 urbetoj kaj 817 vilaĝoj.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.