Lügde
El Vikipedio
Lügde estas urbeto en la Subdistrikto Lippe de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio kun 11.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Emmer, 3 km sude de Bad Pyrmont kaj 75 km sudokcidente de Hanovro.
La urbo estis menciita unue en 784 kiel vilaĝo Liuhidi, kie Karlo la Granda festis la Kristnaskan Feston de tiu jaro. La ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo Kilianskirche el la 12-a jarcento kaj mezepoka urbocentro kun la urba muro, du konservitaj gardoturoj kaj multnombraj trabfakaj domoj.
Ĉiujare en la paska dimanĉo okazas en Lügde la "Kurado de la Paskaj Radoj" (Osterräderlauf): Post malheliĝo, oni bruligas 6 radegojn el kverka ligno, ŝtopitajn per pajlo, kaj ruligas ilin de la "Paska Monto" (Osterberg). Oni supozas, ke tiu tradicio estas jam ĉirkaŭ 2.000 jarojn aĝa; ĝin inventis la "paganaj" ĝermanoj aŭ gaŭloj, dum post la kristanigo en la 8-a jarcento oni adaptis la tradicion al la kristana religio.