Leopold von Berchtold
El Vikipedio
Leopold Graf von BERCHTOLD (grafo de Berĥtold laŭ la tiama nobeleca sistemo) naskiĝis en Vieno je 1863-04-18. Li estis de 1906 al 1911 aŭstria ambasadoro en Sankt-Peterburgo kaj inter 1912 kaj 1915 aŭstria ministro pri eksterlandaj aferoj. Post la mortigo de la aŭstria tron-heredonto arkiduko Franz Ferdinand en Sarajevo li subtenis la kulpigan ultimaton al Serbio. Post la deklaro pri neŭtraleco de Rumanio kaj Italio li demisiis kiel ministro.
Berchtold mortis je 1942-11-21 en Peresznye apud Sopron (germane Ödenburg)
en Hungario.