Marie Larroche
El Vikipedio
Marie LARROCHE (laroŝ), francino. Naskiĝis en la 18-a de marto 1854 en Metz. Okupis sin precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj, sed per laboro Esperantiĝis en 1909, sub entuziasma gvidado de Colas. Helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj administrantino de Espero Katolika. Vicprezidanto de IKUE, kies „Avino“ ŝi estas nomata.