Meklenburgo-Antaŭpomerio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Meklenburgo-Antaŭpomerio > Meklenburgo / Antaŭpomerio
Flago | |
---|---|
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Schwerin |
areo: | 23.174,17 km² |
enloĝantoj: | 1.726.000 (2002) |
loĝdenso: | 74 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 6.170 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 10,8 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-MV |
oficiala retejo: | m-v.de |
Politiko | |
ĉefministro: | Harald Ringstorff (ekde 1998-11-03) |
reganta(j) partio(j): | SPD kaj PDS |
71 mandatoj en la landa parlamento |
SPD 33 CDU 25 PDS 12 |
lasta elekto: | 22-a de sept. 2002 |
sekva elekto: | 17-a de sept. 2006 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
3 voĉoj |
Situo en Germanio | |
Meklenburgo-Antaŭpomerio estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern [MEKlenburg-FORpomern]. Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
[redaktu] Administra strukturo
[redaktu] Regionaj subdistriktoj (Landkreise)
En Meklenburgo-Antaŭpomerio ekzistas 12 regionaj subdistriktoj (Landkreise) kaj 6 urboj sen aparteno al regiona subdistrikto.
|
|
[redaktu] Eksterregionaj urboj
- Greifswald (HGW)
- Neubrandenburg (NB)
- Rostock (HRO)
- Schwerin (SN)
- Stralsund (HST)
- Wismar (HWI)
[redaktu] Komunumoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 964 politike sendependaj komunumoj . Inter ili estas 6 eksterregionaj urboj kaj 958 komunumoj apartenantaj al regiona subdistrikto. El inter ili 903 fondis 116 administrajn asociiĝojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Ĉiuj donitaĵoj koncernas la situacion de 2003-07-01. Okazos administra reformo, kiu inkluzivos ĉiujn urbojn en la subdistriktojn kaj reduktos ties nombron je kvin.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio
[redaktu] Esperanto-movado
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Schwerin.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.vorpommern.de
- http://www.stadtplandienst.de/mecklenburgvorpommern.asp
- http://www.mecklenburg-vorpommern.info