Melifagedoj
El Vikipedio
Melifagedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[[Bild:Vogel_Tui.jpg|thumb|280px|Tui (Prosthemadera novaeseelandiae)]] | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
scienca nomo | ||||||||||
Meliphagidae | ||||||||||
genroj | ||||||||||
|
[[Bild:Phylidonyris novaehollandiae 01.jpg|thumb|280px|Weißaugen-Honigfresser (Phylidonyris novaehollandiae)]] [[Bild:BlueFacedHoneyeater-Aust Redphoenix.jpg|thumb|280px|Blauohr-Honigfresser (Entomyzon cyanotis)]]
La Melifagedoj (Melifagidae]] estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Paseriformes).
Enhavo |
[redaktu] disvastiĝo
Melifagedoj disvastiĝis en Aŭstralio, Novgvinio, Novzelando kaj sur multaj insuloj en Sudpacifiko en multaj diversaj vivejoj kaj plej multe loĝas en arboj.
[redaktu] rekoniloj
La korpa grandeco kaj la bekoformo de la diversaj specioj de la Melifagedoj povas esti tre malsamaj. Ankaŭ la plumarkoloro havas larĝan spektron. La birdoj disponas pri longa lango, kiu estas adaptita al la nutromaniero. Ili povas longe eltendi sian langon, kiu estas je la pinto disfendita kaj ekipita per multaj franĝoj. Ĝi kapablas teni la nektaron penikosimile. Krome la birdo kapablas rulvolvi sian langon je la langobazo, kio aldone faciligas la enprenon de la nektaro.
La kantojn, ofte tre imponajn, la birdo uzas plejparte por demonstri la limon de sia distrikto. Eminente orelfrapa estas la kanto de la Mizomelo (Myzomela). La Prostemadero (Prosthemadera novaeseelandiae), en la maora lingvo nomata Tui, pro siaj blankaj plumoj ankaŭ nomata Pastrobirdo, havas la kapablon, imiti la kantojn de diversaj specioj de kantbirdoj kaj eĉ la voĉojn de aliaj bestoj.
[redaktu] nutrado
La Melifagedoj nutras sin kiel la Nektariniiedoj (Necrariniidae) per polenoj kaj nektaro kaj tiel je kelkaj plantoj transprenas la rolon de polentransportantoj. Ankaŭ insektoj, beroj kaj fruktoj apartenas al ilia menuplano.
[redaktu] generado
La nestoj, kun unu ĝis du ovoj, plej ofte estas pelvetoformaj kaj povas esti supre malfermaj aŭ fermitaj; ili posedas enirejon je la flanko. La birdoj konstruas ĝin sur arboj aŭ arbustoj. Por la nestkonstruado ili uzas greson, arboŝelon, plantofibrojn, aŭ ankaŭ muskon, filikojn, foliojn kaj branĉetojn.
[redaktu] genroj kaj specioj (eltraktaĵo)
subfamilio: Melifagenoj (Meliphaginae)
- Anthochaera
- Anthochaera paradoxa
- Ashbyia
- Ashbyia lovensis
- Acanthorhynchus
- Acanthorhynchus tenuirostris
- Anthochaera
- Anthochaera carunculata
- Entomyzon
- Entomyzon cyanotis
- Epthianura
- Epthianura aurifrons
- Epthianura albifrons
- Epthianura tricolor
- Epthianura crocea
- Lichmera
- Lichmera indistincta
- Manorina
- Manorina melanocephala
- Manorina flavigula
- Melidectes
- Melidectes princeps
- Meliphaga
- Meliphaga fusca
- Melithreptus
- Melithreptus validirostris
- Myzomela
- Myzomela cardinalis)
- Philemon
- Philemon citreogularis
- Philemon corniculatus
- Phylidonyris
- Phylidonyris novaehollandiae
- Prosthemadera
- Prosthemadera novaeseelandiae
- Ramsayornis)