Neringa
El Vikipedio
Neringa estas figuro el la litova mitologio, bela knabina giganto, kiu laŭ la mitoj estis nekredeble forta kaj dum ludado ĉe la maro formis la kuronan duoninsulon.
En moderna Litovio oni donis tiun nomon al la...
Neringa | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Klaipėda |
Subdistrikta Komunumo: | Neringa |
nombro de enloĝantoj: | 3.018 (komunumo, stato 2006) |
areo: | ĉ. 90 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 469 |
koordinatoj: | 55° 33' Norde, 21° 07' Oriente |
urba komunumo Neringa, kiu kovras duonon de la Kurona Duoninsulo ĉe la bordo al la balta maro en la pleja okcidento de Litovio: el la duoninsulo, kiu sume longas 98 kilometrojn kaj larĝas ĉie malpli ol 4 kilometrojn, plej norde 10 % apartenas al la urbo Klaipėda, centre 50 % al la komunumo Neringa kaj sude 40 % al la rusia regiono Kaliningrado.
La komunumo apartenas al la distrikto Klaipėda. Neringa ne estas vera urbo, sed administra areo grupiganta plurajn antaŭe fiŝistajn, nun turismajn urbetojn. Laŭ stato de la jaro 2006, en la komunumo konstante vivas entute nur iom pli ol 3 000 enloĝantoj - kvankam dumsomere multoble pli da homoj vivas en Neringa, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.
La komunumon (de nordo al sudo) konsistigas la loĝlokoj
- Alksnynė, kiu fakte ne estas pli ol granda farmbieno,
- Juodkrantė, la dua plej granda urbeto de la komunumo,
- Pervalka,
- Preila kaj
- Nida, plej granda urbeto kaj administra sidejo de la komunumo.
Por detaloj pri historio kaj vidindaĵoj, vidu la artikolojn pri la unuopaj loĝlokoj.
[redaktu] Ligilo
- tre informaj paĝoj pri la komunumo (en la litova, angla, germana, franca kaj rusa)
- paĝoj de la komunumo (praktike laŭ stato de septembro 2006 nur en la litova, kvankam laŭ flagetoj ankaŭ ekestu versioj angla, rusa kaj germana)
[redaktu] Impresoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.