Novlando kaj Labradoro
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Novlando kaj Labradoro ----
|
|||||
Devizo: Quaerite Prime Regnum Dei (latina =: Serĉu unue la regnon de Dio) |
|||||
Oficialaj lingvoj | angla | ||||
Floro | Purpura kruĉplanto (Sarracenia purpurea) |
||||
Arbo | Nigra piceo (Picea mariana) |
||||
Birdo | Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) |
||||
Ĉefurbo | Sankt-Johano (NL) | ||||
Plej granda urbo | Sankt-Johano (NL) | ||||
Leŭtenanta Guberniestro | Edward Roberts | ||||
Ĉefministro | Danny Williams (PK) | ||||
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
7 6 |
||||
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
Rango: 10-a 405.212 km² 373.872 km² 31.340 km² (7,7%) |
||||
Loĝantaro - Tuto (2001) - Denseco |
Rango: 9-a 509.677 1,43/km² |
||||
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$21,534 miliardoj (9-a) $41.733 (6-a) |
||||
Aliĝo al Konfederacio | 31-a de marto 1949 (12-a) |
||||
Tempozono | UTC-3.5 por Novlando UTC -4 por Labradoro |
||||
Mallongiĝoj - Poŝtaj - ISO 3166-2 - Poŝt-koda prefikso |
NL (antaŭe NF) CA-NL A |
||||
Retejo | www.gov.nl.ca | ||||
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn |
Anglalingve Newfoundland and Labrador [nu-fand-LAND and LAB-ra-dor], franclingve Terre-Neuve-et-Labrador [ternev e labrador].
La kanada provinco Novlando kaj Labradoro (ofte nomata simple Novlando) havis loĝantaron de 512,930 en 2001 kaj areon de 405.720 km2. Tiu mara provinco havas du partojn: la insulo de Novlando, 112.299 km2, kaj regiono en la Kebekia duoninsulo de Labradoro, 292.218 km2, apartigita de la Markolo Bel-Insulo. Novlando kaj Labradoro estas la plej orienta provinco en Kanado. La ĉefurbo estas Sankt-Johano (172.918 en 2001).
Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova" (Lando Nova.) En 1503, la portugalo Gaspar Corte-Real nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.
[redaktu] Historio
La vikingoj atingis Labradoron kaj Novlandon ĉirkaŭ la jaro 1000. En la 15a jarcento, la francoj, hispanoj, eŭskoj, kaj portugaloj fiŝĉasis sur la Grandaj Malprofundejoj apud Novlando. Je la 24-a de junio, 1497, Johano Kaboto, brita esploristo, atingis la marbordon de Novlando. En 1583, Humphrey Gilbert akiris la insulon por Britio. Ĉiam estis franca ĉeesto en la provinco, sed nuntempe estas nur 2.275 homoj, kiuj parolas la francan. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31-a de marto, 1949 - la plej lastatempa provinco kiu ĝin faris.
Provincoj kaj teritorioj de Kanado | |
Provincoj: Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro |
|
Teritorioj: Jukonteritorio | Nordokcidentaj Teritorioj | Nunavuto |