Plasencio
El Vikipedio
Plasencio (Plasencia)estas hispana urbo de regiono Ekstremaduro, pli precize situata norde de la provinco de Cáceres,en koordenatoj lat. 40° 02' N kaj lon. 6° 06' Okcid., enhavante loĝantaron de 39.596 loĝ. (laŭ statistiko de INE 2005), estante la dua urbo pli loĝata en provinco de Cáceres kaj la kvara de Ekstremaduro; ĝi troviĝas je 83,4 km norde de Cáceres, 126,4 sude de Salamanca kaj 245,2 sudokcidente de Madrido. Ĝi estas ĉefurbo de regioneto valo Jerte, kaj de valo Ambroz. Oni ĝuas tie de kontinenta milda klimato, varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Pordo de tri valoj, nome la du menciataj kaj regioneto La Vera ĉe la rivero Jerte ĝi estas en tre defendostrategia lokiĝo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Oni trovis restaĵojn de kelta domaro, ĝi estis dum la Romia Imperio milita tendumaro de romiaj legionoj, poste araba kastelo, ĝis la 10a jarcento kiam ĝi estis rekonkerata de la kristanoj kaj refondita kiel libera urbo, titolo donata de reĝo Alfonso la 8a en la 12a jarcento. La urbo partoprenis en historiaj eventoj dum jarcentoj, Batalo de las Navas de Tolosa, ribelado de Comuneros de Kastilio, Militoj de Flandro kaj Italio. Historie ĝi estas la lasta urbo en Ekstremaduro laŭ konata vojo Vía de la Plata (Arĝento Vojo) post Mérida kaj Cáceres irante norden aŭ la unua irante suden.
[redaktu] Konsisto
La malnova urbo strukturas kiel radioj ĉirkaŭ la centra placo, nome Plaza Mayor kie okazas diversaj komerciaj agadoj kiel sustrata merkato ĉiumarde ekde la fondiĝo; administraj agadoj ĉirkaŭ la urbodomo; sociaj, distraj (antaŭe taŭrludaj, teatraj, ktp.) kaj lastatempe financaj.
Alia serio da spacoj kiuj kompletigas la vivan kernon de centra placo estas tiuj difinitaj de preĝejoj, duarangaj kunvevejoj kaj interŝanĝejoj por la loĝantaro de diversas kvartaloj, kiel Sankta Nikolao, Sankta Petro, Salvador, Sankta Marteno, de la Magdalena...
La stratoj nomiĝas laŭ la malnovaj pordoj tra kiuj ekiris la vojoj al diversaj urboj, kiel Trujillo, Talavera, kaj Coria. aliaj stratoj nomiĝas laŭ fizikaj agantoj kiel strato kaj pordo del Sol (de Suno), strato Las Peñas (Ŝtonoj), strtao Arenillas (Sableretoj). Aŭ eĉ laboristaj sektoroj: strato Zapatería (Ŝuejo), de las Lecheras (Laktistinoj), Caldereros (Kaldronistoj), de los Quesos (Fromaĝoj), de Podadores. Kaj pli interese laŭ religiaj minoritatoj, kiel la judaj aŭ la islamaj.
[redaktu] Gravaj konstruaĵoj
Laŭ mezepoka regularo, nome Fuero de Plasencia estas du povoj en la urbo: tiu administra de "corregidor" kiel reĝa reprezentanto kaj "regidores" aŭ iaforme skabenoj; kaj aliflanke la episkoparo de la katedralo. Tiuj du sociaj grupoj respegulis sin en la urbaj konstruaĵoj.
Ekzistas du Katedraloj: la Katedralo aŭ Preĝejo de Sankta Maria kiu prezentas la originalecon oferi du kunigitajn kostruaĵojn arkitekte interplektitaj kaj diferencigitaj laŭ tempo kaj laŭ stilo. La Malnova Katedralo ekkonstruita fine de ka 13a jarcento kaj dum la 14a per gotikaj formoj. La Nova Katedralo ekkonstruita en la jaro 1498 kaj dum la 16a jarcento laŭ renesanca stilo. Partoprenis en tiu konstruo ĉefaj arkitektoj de tiu jarcento: Enrique Egas, Juan de Álava, Francisco de Colonia, Covarrubias, Diego de Siloe kaj Rodrigo Gil de Hontañón. En pli suba labortavolo partoprenis amaso da lokaj ŝtontajlistoj, inter ili familio González. Elstaras en tiu nova katedralo la Ĥorusejo kun renesanca seĝaro el ligno belege skulptita kaj la ĉefa retablo.
Aliaj religiaj konstruaĵoj: [[Monaĥejo de Sankta Vincento de Dominika Ordeno (fine de 15a jarcento); Jezuita Lernejo (meze de 16a jarcento), malnova Sanhejmo; Kapelo de Monaĥejo de las Claras (fine de 15a jarcento); la antaŭe menciitaj paroĥejoj kiuj nomigas la kvartalojn same kiel la ekstermuraj preĝejoj de Sankta Lazaro, Sankta Johano, Kristo de la Militoj kaj Ermitejo de la Virgen del Puerto.
Las edificaciones civiles vienen representadas por el Palacio de los Marqueses de Mirabel, casa mayorazgo de los Zuñiga que a lo largo del siglo XV poseen el título de Condes de Plasencia, siéndoles negado a raíz de la confrontación de Isabel de Castilla y Juana la Beltraneja. El Palacio gira en torno a un patio central de modelo italianizante, mereciendo especial atención el juego de escalera y la armonía de los elementos arquitectónicos. Interesante el Salón de Carlos V, con busto del Emperador atribuido a Pompeo Leoni, y el Pensil que contiene una serie de restos arqueológicos coleccionados por el Señor de Mirabel durante el siglo XVI.
Aliaj elstaraj konstruaĵoj nereligiaj:
- Palaco de familio Monroy (aŭ de la 2 turoj), rekonstruita laŭ novgotika stilo. La plej malnova palaco de Plasencia. Unu el la du turoj estis detruita sekve de la tertremo de Lisbono de 1755. Ties fasado estas romaniko, de la 13a jarcento. Tie naskiĝis doña María Rodríguez de Monroy, konata kiel doña María la Brava, kiu en 1465 venĝis en Salamanca (kie loĝis kaj kie konserviĝas ties domo) la mortigon de siaj filoj per persekuto kaj elkapigo de iliaj mortigintoj .
- Casa de las Infantas (Hejmo de Princinoj) kaj de la episkopo Girón de la 16a jarcento;
- Casa del Doctor Trujillo (15a jarcento),
- Casa del Deán aŭ de la Markiso de Santa Cruz (Sankta Kruco) kaj
- Casa de los Grijalva.
Krome ankoraŭ estas restaĵoj de kelkaj Hospitaloj kiuj nune estas eksteruzaj, sed elstaraj en la saniga agado de la urbo: Hospitalo de doña Gracia (nuna Hospital Provincial -Provinca Malsanulejo-); de la Cruz; kaj de la Merced. Ankaŭ gravas la juda kvartalo rilata al gravega juda kvartalo de proksima vilaĝo Hervás, ankoraŭ viziteble kaj vizitinda.
[redaktu] Gravuloj
Elstaraj gravuloj naskitaj en la urbo estas ekzemple Doña Inés Suárez, nacia heroo en Ĉilio, amantino de Pedro de Valdivia konkeranto de Ĉilio. El 1529 ĝis 1531 loĝis en Plasencia la komponisto Cristóbal de Morales, kiu posteniĝis tie kiel kapelmajstro.
[redaktu] Nuntempo
Daŭre oni okazigas la ĉiumardan surstratan merkaton por regionaj produktoj. La unuan mardo de aŭgusto ĉiujare oni festas la Martes Mayor (Plejan Mardon), kiam oni klopodas renovigi la mezepokan aspekton de la merkato. Alia festo okazas la unua semajno de Junio, Las Ferias, kie oni organizas taŭrludojn, koncertojn kaj ĝeneralan noktan drinkadon. La duan paskan dimanĉon okazas la Romería (Kamparfesto religia) al Santuario de la Virgen del Puerto, patronino de la urbo. Lastatempe Internacia Popolmuzika Festivalo allogas vizitantoj.
Ekonomio baziĝas sur la komerco kaj la tria sektoro servado, kaj disvastiĝanta terkultura industrio. Kiel centro de belega natura regioneto kaj kun grava historia kaj arta heredaĵoj ekfunkcias kiel turisma celo. Ĝi enhavas bonkvalitajn hotelojn, kiel la Parador Nacional (Nacia Restadejo), kaj la Hotelo Alfonso VIII ambaŭ centre de la urbo.