Ségolène Royal
El Vikipedio
Marie-Ségolène ROYAL (pli konata kiel Ségolène Royal) (naskiĝis la 22-an de septembro 1953 en Dakaro, Senegalo) estas grava franca politikistino kaj membro de la Socialista Partio.
De 1988, ŝi estas deputito en la departemento Deux-Sèvres, kaj prezidentiĝis en 2004 de la regiona konsilio de Puatuo-Ĉarentoj.
Ŝia amiko estas la nuna ĉefo de la socialista partio, François Hollande. Ili kune havis kvar infanojn.
En januaro 2006, anstataŭ memorfesti la 10-an morttagon de la iama socialista prezidento François Mitterrand, ŝi preferas translimeniri kaj subteni la kandidatiĝon de Michelle Bachelet, en Ĉilio. Ankaŭ ŝia vojaĝo al Italio por kontraŭi la prezidentiĝon de Silvio Berlusconi kun la italaj socialistoj kaj ŝia vizito en Usono kie ŝi renkontis Hillary Clinton kaj Condoleezza Rice emfazas la internacian amplekson kiun ŝi ambicias. En la politika franca pejzaĝo, ŝi enpersonigas renoviĝon kaj sendube impulsos la francan socialistan partion kiu malfortiĝis de la prezidenta baloto de 2002. Ŝi estas la unua virino vere prezidentebla en Francio.
[redaktu] Kandidato por prezidentiĝo
En 2006, Ségolène Royal kandidatiĝis por esti la socialista konkuranto en la prezidenta baloto en 2007. Ŝi elektiĝis en novembro 2006 kiel la socialisma kandidato kaj ŝi plej verŝajne havos Nicolas Sarkozy kiel dekstran (liberalan) kontraŭulon por la prezidentiĝo.