Salvio
El Vikipedio
La salvio (latine: salvia officinalis) botanike apartenas al la lamiacoj (lamiaceae).
En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Salvio fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, kolbasojn, fiŝaĵojn kaj salatojn.
La nomo de la planto cetere estiĝis el la latina vorto salvere (= kuraci). Folioj kaj ekfloroj de salvio estas multe uzataj en la naturkuracado, ekzemple kontraŭ troa ŝvitado, kontraŭ inflamoj de la gorĝo kaj la dentokarno kaj por stimuli la digeston. Fakuloj tamen avertas, ke oni ne uzu en granda kvanto kaj dum longa tempo sen demandi kuraciston.
Salvia divinorum estas malsimila al la aliaj salvioj. Ĝi estas haluciniga planto, tradicie uzata de ŝamanoj en Meksikio.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.botanic.co.il/a/tblh.asp?qgen=salvia
- http://www.geocities.com/HotSprings/Bath/6482/Hebrew/plants/marva.html
- http://www.conua.com/circulation+et+bien+etre+cardiaque/soja-yam
- http://www.naturverstand.at/lexikon.php/database/plants/126.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |