Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
El Vikipedio
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (ruse Санкт-Петербургский государственный университет, СПбГУ) estas unu el la plej gravaj universitatoj de Rusio. La universitato havas pli ol 20 fakultatojn, kies ejoj troviĝas en diversaj partoj de Sankt-Peterburgo (ankaŭ en apudurbo konata kiel Peterhof).
[redaktu] Historio
Peterburga Universitato, la unua universitato (kiel supera scienca institucio) de Rusio, estis fondita samtempe kun Akademio de Sciencoj per ukazo de Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. Dekomence ĝi estis pure scienc-esplora institucio ĉe la Akademio.
De 1726 ĉe la universitato oni okazigis publikajn prelegojn.
Inter la jaroj 1803 kaj 1819 la universitato formale ne ekzistis (ĉar estis malfondita la Akademio de Sciencoj), tamen sur ĝia bazo ekzistis la Ĉefa Pedagogia Instituto, kiu la 8-an de februaro 1819 denove ricevis la nomon Sankt-Peterburga Universitato (kaj la nunan ĉefsidejon en Dekdu Kolegioj. Tiam ĝi enhavis nur tri fakultatojn: filozofi-juran, histori-filologian kaj fiziko-matematikan, en 1854 estis fondita plia fakultato -- fakultato de orientaj lingvoj.
[redaktu] Listo de gravaj sciencistoj, laborintaj en SPŜU
- Lev Ŝĉerba, lingvisto
- Lev Rafailoviĉ Zinder, lingvisto
kaj aliaj.