Slavo
El Vikipedio
Geografio > Eŭrazio > Slavo < Etno < Slava grupo
Slavo estas komuna nomo por ano de iu el tiuj hindeŭropaj gentoj, kiuj parolas slavajn lingvojn, t.e. lingvojn evoluintajn el la praslava lingvo.
- Orientaj slavoj estas rusoj, belarusoj kaj ukrainoj.
- Sudaj slavoj estas serboj, kroatoj, bosnianoj, slovenoj, makedonoj kaj bulgaroj.
- Okcidentaj slavoj estas poloj, ĉeĥoj, slovakoj, rutenoj kaj soraboj.
Multaj hungaroj, rumanoj kaj aŭstroj estas slavidoj, kvankam ili parolas neslavan lingvon.
La praslavoj loĝis inter la riveroj Vistulo kaj Dnepro kaj en la unuaj jarcentoj post Kristo disiris tra Eŭropo kaj miksiĝis kun la lokaj etnoj.
Romantika pentrado de aspekto de slavoj dum Mezepoko. |
Nunaj slavaj landoj en Eŭropo (por 2005) |