Svisa Esperanto-Societo
El Vikipedio
Svisa Esperanto-Societo (SES) estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-Societoj de Eŭropo. Ĝi fondiĝis 1905. Inter ĝiaj pioniroj troviĝas personecoj kiel Hector HODLER (unua prezidanto de UEA) kaj Edmond PRIVAT. Svisa Esperanto-Societo gastigis 6-foje la Universalan Kongreson de Esperanto, 1906 en Ĝenevo, 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno. Lokaj grupoj kaj kluboj en Svislando ekzistaj en Bazelo (Esperanto-Societo Bazelo [[1]]), en Berno, en Wil (Esperanto-Klubo Wil [[2]]), en Ĝenevo (Esperanto-Grupo "La Stelo"[[3]])en Laŭzano (Laŭzana Esperanto-Societo [[4]]), kaj en Zuriko Esperanto-Societo Zuriko[[5]]. Ek de la ĝenerala kunveno 2006 Svisa Esperanto-Societo estas gvidita de du kunprezidantoj Dietrich Michael WEIDMANN kaj Mireille Grosjean.