Udine
El Vikipedio
Udine estas urbo en Italio en la regiono Friulo-Venecio Julia (46° 04'N, 13° 14'E), ĉefurbo de samnoma provinco meze de Friula regiono. Ĝi havas 96.758 loĝantojn (2005) kaj areon de 56 km2, kvankam se oni konsideras ankaŭ la antaŭurbo la nombro atingas ĉirkaŭ 167.000, ĝia meza alto super maro 113 metroj.
En la friula lingvo la urbo nomiĝas Udin, en la slovena Videm.
La urbo estis fondita en 983, historia ĉefurbo de la regiono Friulo, ĝi estis sub regado de Venecia Respubliko kaj Aŭstria Imperio ĝis aliĝo al Itala Reĝlando en 1866.
Tie oni povas trovi gravajn monumentojn kiel la Kastelo kiu dominas la urbon aŭ la Katedralo kaj vidindas ankaŭ la elegantaj placoj Libertà kaj San Giacomo, centro de la urbo.
- Pagino en friulanio (Ekstera ligo)
Ĝemelurboj de Udine estas:
- Albacete (Hispanio)
- Esslingen (Germanio).
- Neath Port Talbot (Kimrio, Britio)
- Norrköping (Svedio)
- Schiedam (Nederlando)
- Vienne (Francio)
- Villach (Aŭstrio)
Udine | |
Regiono: | Friulo-Venecio Julia (Friuli-Venezia Giulia) (2005) |
---|---|
Provinco: | Udine (2005) |
Koordinatoj: | 46° 4' 0" N, 13° 14' 0" E Mapo |
Alto super marnivelo: | 113 m |
Areo, km2: | 56 (2005) |
Loĝantaro: | 96402 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 1.740,41 (2005) |
Subdividaĵoj: | Vedi Udine#Frazioni (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Campoformido, Pasian di Prato, Pavia di Udine, Povoletto, Pozzuolo del Friuli, Pradamano, Reana del Rojale, Remanzacco, Tavagnacco (2005) |
Sankta patrono: | Santi Ermacora e Fortunato |
Festa tago: | 12-a de julio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | udinesi |
Poŝtkodo: | 33100 (2005) |
Imposta kodo: | L483 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 030129 (2005) |
Telefona prefikso: | 0432 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.udine.it |