Zaragozo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Aragono > Zaragozo
La hispana urbo de Zaragoza (elparolu saraGOsa) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Aragono. Ĝia nuna nomo devenas de la romia Caesar Augusta tra la araba Saraqosta. Ĝi situas ĉe la rivero Ebro en la centro de granda valo kun tre diversaj pejzaĝoj. Ĝi situas meze de la vojo el Madrido al Barcelono, kun kiuj ĝi estos baldaŭ komunikita per rapida trajno.
Ĝia loĝantaro en 2004 estis de ĉ. 650.000 homoj.
Demografia evoluo de Zaragozo inter 1991 kaj 2004 | |||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 |
594 394 | 601 674 | 614 905 | 638 799 |
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
La plej granda festo okazas dum la 12-a de oktobro, kiam oni honoras la Virgulinon de la Pilar; la nomo aludas la pilieron kie, laŭ la legendo, Maria sin montris al la apostolo Sankta Jakobo. Al ŝi estas dediĉita granda samnoma baziliko, la plej fama monumento de la urbo.
Ekzistas katedralo nomata La Seo kaj diversaj civilaj monumentoj, inter kiuj la arabdevena Palaco de La Aljafería kaj la renesanca Borsohalo (La Lonja).
[redaktu] Provinco
Zaragozo estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun urboj kiel Calatayud, Ejea de los Caballeros kaj Tarazona
[redaktu] Zaragozo kaj Esperanto
La esperanta grupo Frateco estis fondita jam en 1908, inter alie de Emilio Gastón.
En la 60-aj jaroj estis tie la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.
Plu troviĝas en Zaragozo la oficiala sidejo de Fundación Esperanto