Árni Böðvarsson
El Vikipedio
Árni Böðvarsson (naskiĝis en 1922; mortis la 1-an de septembro 1992 en Rejkjaviko, Islando) estis islanda esperantisto, elstara filologo pri la islanda lingvo kaj redaktoro de ties norma vortaro. Li estis membro de UEA dum pluraj jardekoj kaj fakdelegito pri lingvistiko. Li kunfondis la Esperanto-societon Aŭroro en Rejkjaviko kaj agis kiel sekretario de la Islanda Esperanto-Asocio.
Li eldonis Islandan-Esperantan Vortaron (1965) de B. B. Skatfell kaj verkis en Esperanto informan broŝuron pri la gramatiko de la islanda lingvo. Li estis membro de la LKK por la 62-a UK en Rejkjaviko (1977) kaj dum multaj jaroj ano de la komisiono de la Belartaj Konkursoj.