Ásiyih Khánum, Navváb
El Vikipedio
Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per ŝia titolo Navváb, estis la unua kaj plej konata edzino de Bahá'u'lláh. Ŝi estis la filino de nobelo, Mirza Isma'il-i-Vazir. La dato de ŝia naskiĝo ne estas konata, tamen estis verŝajne iam en 1820.
Ŝi kaj Bahá'u'lláh geedziĝis iam inter la 24-an de septembro kaj la 22-an de oktobro 1835 en Teherano kaj ŝi naskis sep el Liaj infanoj, el kiuj nur tri plenkreskis.
Ŝi ricevis la titolon Navváb de Bahá'u'lláh. Bahá'u'lláh ankaŭ nomis ŝin la Plej Ekzaltita Folio kaj deklaris ŝin esti Sian "eternan edzinon en ĉiuj mondoj de Dio". Kiam la familio luis, kaj poste akiris la Domon de Bahji, ŝi restis en la Domo de 'Abbúd, eble por certigi apartiĝon inter la du edzinoj de Bahá'u'lláh. Ŝi mortis en 1886 en Akko. Ŝia kadavro estis translokita al nova tombo de Shoghi Effendi en decembro 1939 kune kun ŝia plej juna filo Mirzá Mihdí en la ĝardenojn sub la Bahaa Arko sur Monto Karmelo en Ĥajfo en la areo nun nomata la Monumentaj Ĝardenoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.