Adolfo Bezerra de Menezes
El Vikipedio
Adolfo BEZERRA de MENEZES naskiĝis en Riacho do Sangue, Cearao, Brazilo, en la 29-a de aŭgusto 1831. Post kompletigi sian bazan lernadon, iris al Rio-de-Ĵanejro en 1851 por studi medicinon.
En Rio-de-Ĵanejro, iĝis kuracisto en 1856, kaj, kelkaj jaroj poste, ano de Academia Imperial de Medicina (Imperia Akademio de Medicino).
De 1878 ĝis 1881 estis prezidanto de urbĉambro de Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro, tiam ĉefurbo de Brazila Imperio. Bezerra ankaŭ konstruis la fervojon Macaé-Campos.
En 16-a de aŭgusto 1886, en la paroladĉambro Guarda Velha ĝi fariĝis publike spiritisto dum solena prelego. Post tio, li fariĝis la ĉefa defendanto de Spiritismo en Brazilo.
De 1887 ĝis 1894 li subskribis ĉiujsemajnajn artikolojn pri Spiritismo en O Paiz, ĵurnalo kun pli granda cirkulado en Brazilo en tiu tempo, kies ĉefredaktoro estis Quintino Bocaiúva. Li ankaŭ skribis multajn verkojn.
Li estis nomata "Kuracisto de Malriĉuloj" ĉar li ofte iris al malriĉaj kvartaloj por senpage zorgi pri malsanaj homoj. Ofte li ankaŭ donis manĝajon kaj medikamentojn al kiuj ne povas aĉeti ilin.
Li mortis en la 11-a de aprilo 1900.