Agnes Bøgh-Høgsted
El Vikipedio
Agnes BØGH-HØGSTED (naskiĝis la 15-an de julio 1884 en en Aarhus) estis dana esperantistino. Ŝi edziniĝis al oratoro kaj pastro P. P. Høgsted ĉe "La libera eklezio", en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo kaj sep amikoj ŝi fondis en 1909 Konversacian Esperantistan Klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletristaj verkoj de ŝi.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Pli ol fantazio, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 70 paĝoj. 1-a eldono 1946, 2-a eldono 1967.
- Misteroj de l' vivo, noveloj, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 97 paĝoj. 1950.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.