Alpoj
El Vikipedio
La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb- aŭ alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. Partoj apartenas al la landoj Aŭstrio, Germanio, Francio, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.
Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lac du Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara montaro. En la nordo, la alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.
La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la larĝeco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝas al altoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4808 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc).
Enhavo |
[redaktu] Estiĝo
La alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden.
Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj (Nordaj kaj (Sudaj Kalkalpoj), sed ankaŭ graŭvako (Graŭvaka Zono); en la centraj alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaciaroj dum la glaciepokoj. La alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.
[redaktu] Glaĉeroj en la Alpoj
Inter la periodo 1990-2005, la surfaco de la Alpaj glaĉeroj malpliĝis 22%, dum en la antaŭa 12 jaroj nur 1 %.
La dikeco de la glaciaro malpliiĝis inter 1992 kaj 2002 ĉ. 60 cm.
[redaktu] Strukturo
ankoraŭ farenda
[redaktu] Turismo
ankoraŭ farenda
[redaktu] Vidu ankaŭ
pri aliaj turismaj regionoj
Vercors (montomasivo), Franca Nacia Parko La Vanoise
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://gridk1ach.grid.unep.ch/preAC/en/soia.htm
- http://modis.gsfc.nasa.gov/gallery/individual.php?db_date=2005-09-17
- http://www.eumetsat.int/en/area5/iotm/19930503_convection/19930503_convection.html