Angela Merkel
El Vikipedio
Angela Dorothea MERKEL (Dosiero:De-Angela Merkel-Pronuciation.ogg; naskita je la 17-a de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana politikistino kaj kancelierino de Germanio (ekde la 22-a de novembro 2005).
En la jaro 2000 Merkel iĝis estrino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kandidatino pri la baloto pri federacia kanceliero en septembro 2005.
Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinaro kaj junularo (1991–1994) kaj pri vivmedio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998).
Por la antaŭvideblaj antaŭtempaj elektoj pri la germana parlamento en septembro 2005 ŝia partio deklaris ŝin "kanceliera kandidato". (Ĉar la kancelieron (ĉefministron) elektas ne la popolo, sed la parlamento, la germana juro ne konas tiun nocion; sed la partioj interkonsentis fari tiajn deklarojn, kvankam la parlamento rajtas elekti iun ajn kanceliero.)
[redaktu] Biografio
Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la protestanta pastro Horst Kasner. Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (tiam Federacia Respubliko Germanio en 1954 ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko, ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow.
Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en Templin. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi aniĝis en FDJ (ŝtata junulara organizo de GDR). Post la abiturienta ekzameno en 1973 ŝi studis fizikon en la universitato de Lepsiko. En 1978 ŝi magistriĝis.
Samjare ŝi rifuzis labori pri la ministerio pri ŝtata sekureco. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝia aprobo de la pola Sindikato Solidareco.
En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en Berlino. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de FDJ; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.
En 1972 ŝi edzigis la fizikiston Ulrich Merkel; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de Joachim Sauer, profesoro pri fiziko.
Antaŭulo: Gerhard Schröder 1998–2005 |
federacia kanceliero 2005– |
Posteulo: elektota – |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.angela-merkel.de
- http://www.cdu.de
- http://www.europaprogrammet.no/index.php?struct=93&join=278
- http://www.cdunion.de