Antilopo
El Vikipedio
Zoologio > Mamuloj > Parhufuloj > Bovedoj > Antilopoj
?Antilopo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Aepyceros |
Antilopo estas membro de polifilia grupo de herbovoraj afrikaj kaj aziaj bestoj de la boveda familio kun paro de kavaj kornoj surkape. Ĉi tiuj bestoj estas pli-malpli egale disvastigitaj inter la diversaj bovedaj subfamilioj; iuj antilopoj estas pli parencaj al bovoj aŭ kaproj ol al aliaj antilopoj. Estas multaj diversaj antilopo-specioj, kiuj diferencas en grandeco de la etaj reĝaj antilopoj ĝis la giganta elando. Ili kutime havas malpezan, elegantan strukturon, malgrandajn parhufojn, kaj mallongan voston. Antilopoj havas fortajn postaĵmuskolojn kaj suprizite ili kuras kun ŝaltaj kurpaŝoj kiuj ŝajnigas kvazaŭ ili saltus laŭ la tereno kiel kuniklegoj. Iuj antilopo-specioj povas kuri tre rapide, ĝis 100 kilometrojn hore, kaj tiel estas inter la plej rapidaj bestoj.
kropa gazelo Przewalski-gazelo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.sandiegozoo.org/animalbytes/t-antelope.html
- http://www.sa-venues.com/wildlife/wildlife_eland.htm
- http://www.awf.org/wildlives/121