Bangui
El Vikipedio
Bangui aŭ Banguo estas ĉefurbo de Centr-Afrika Respubliko. En ĝi vivas ĉ. 560.000 homoj (takso: 1994).
La urbo fondiĝis en 1889 kaj kuŝas ĉe rivero Ubangi sur loko, kie pluraj rapidfluoj malhelpas la komercan ŝipveturadon. La rivero Ubangi formas tiuloke limon inter la Centra-Afrika Respubliko kaj Demokratia Respubliko Kongo. Sur la alia bordo de Bangui troviĝas la urbo Zongo.
Ĉefa ekonomia branĉo de la urbo estas la teksaĵindustrio, la produktado de nutraĵoj, biero, ŝuoj kaj sapoj. La eksporto baziĝas je kotono, ligno, kafo kaj sisalo.
- Universitato de Bangui