Bernat de Ventadorn
El Vikipedio
Literaturo > Okcitanlingva Literaturo > Bernat de VENTADORN < Okcitana lingvo
Bernat de VENTADORN [bernat de bentadur] estas unu el la plej famaj trobadoroj el la 12a jarcento. Li naskiĝis en la kastelo de Ventadorn (situanta en la nuna franca departemento Corrèze), kaj estis la filo de servisto. Li enamiĝis al la edzino de sia mastro, kaj devis fuĝi el la kastelo kaj la regiono. Li trovis rifuĝon ĉe la reĝino Alienòr d'Aquitània kiu tiutempe restadis en Normandio. Protektata de diversaj grandaj nobelaj damoj kaj poste de la grafo de Tuluzo Raimond la Kvina, li finis sian vivon en monaĥejo.
Unu el siaj poemoj restas ege fama, kaj ofte konsiderata kiel ĉefverko de la okcitanlingva literaturo : "Quan vei la lauseta mover" (esperante : kiam mi vidas la alaŭdon ekmoviĝi).
- Esperante legebla : teksto originala kaj esperantigo
- ties partituro: