Bingo
El Vikipedio
Por la samnoma japana provinco vidu Bingo (provinco).
Bingo estas loterioludo, kiu popularas precipe en Britio, Filipinoj, Brazilo kaj en Usono.
La partoprenantoj aĉetas lotospecion aŭ partoprenantan kuponon, sur kiu estas presitaj ciferoj. Ludogvidanto (aŭ pli moderne komputilo) elektas ciferojn el kugloj en tamburo - simile al loterio- ĝis tiam, kiam iu partoprenanto havas ĉiun ciferojn sur sia loto. Nun la gajnanto krias BINGO. Post kontrolo de la ludbileto, ricevas ŝli monon aŭ objekton kaj la luda rundo estas fermita.
Male al loterioj, Bingo estas kunligita kun komunuma efekto, ĉar la partoprenantoj sidas en halo, ĉambro. Ekleziaj komunumoj eluzas la ludon por financi bonaferajn projektojn.
En Brazilo bingo estas la nura laŭleĝa hazardludo krom ŝtataj loterioj.