Bruna
El Vikipedio
Koloroj > Bruna
#996010 |
Bruno estas miksaĵo de flavo, ruĝo kaj nigro (eventuale bluo). Bruna koloro estas interalie simbolo por tero; politike por naziismo.
Se vi havas porteblan komputilon, vi povas fari simplan eksperimenton por pruvi la subjektivan karakteron de la nocio koloro: turnu la ekranon vertikala (al vi), preskaŭ horizontala (for de vi) kaj je meza pozicio. Kion vi rimarkas?
[redaktu] Nuancoj de bruno
- beja (pri felo, ĉefe de ĉevaloj)
- bronza, bronzkolora - ruĝbruna kiel bronzo, ekzemple pri vizaĝo
- kafkolora
- kaŝtana, kaŝtanbruna, kaŝtankolora - pri hararo: helbruna kiel kaŝtano
- kupra - havanta la koloron de kupro
- sunbruna - kiel (origine) hela haŭto ade elmetita al sunaj radioj
- (okra), (kakia) - miksaĵoj kun flavo
[redaktu] Bruna farbo kun ... fariĝas ...
#996010 |