Brusela Ĉefurba Regiono
El Vikipedio
|
|||
Oficialaj lingvoj | nederlanda kaj franca | ||
Areo | 161 km2 | ||
Loĝantoj | 1.004.000 (2004-07-01) | ||
Ĉefurbo | Bruselo | ||
Ŝtatformo | Regiono | ||
Retpaĝo | www.brussel.irisnet.be |
La Brusela Ĉefurba Regiono ampleksas 19 komunumojn. Ĝi apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio sed estas aparta dulingva regiono. Oficialaj lingvoj estas la nederlanda kaj la franca. Proporcie en la regiono loĝas 15 ĝis 20% da nederlandlingvanoj. La nederlandlingva kaj franclingva Komunumoj respondecas ene de la teritorio pri kulturo, edukado, asistado al personoj kaj sano.
Ekde 1989 la bruselanoj rajtas mem elekti siajn regionajn reprezentantojn: la Brusela Ĉefurba Konsilantaro. El tiu ĉi konsilantaro estas kompilitaj la respektivaj konsilantaroj por la flandra kaj franclingva komunumo.
La Ĉefurba Regiono Bruselo apartenas al la elektregiono Bruselo-Halle-Vilvoorde, de kiu ĉiuj flandraj partioj petas la dividiĝon.
[redaktu] Brusela Ĉefurba Regiono: 19 municipoj
- Anderlecht
- Bruselo
- Elsene(nl)/Ixelles(fr)
- Etterbeek
- Evere
- Ganshoren
- Jette
- Koekelberg
- Molenbeek-Saint-Jean(fr)/Sint-Jans-Molenbeek(nl)
- Oudergem(nl)/Auderghem(fr)
- Saint-Gilles(fr)/Sint-Gillis(nl)
- Saint-Josse-ten-Noode(fr)/Sint-Joost-ten-Node(nl)
- Schaerbeek(fr)/Schaarbeek(nl)
- Sint-Agatha-Berchem(nl)/Berchem-Sainte-Agathe(fr)
- Uccle(fr)/Ukkel(nl)
- Vorst(nl)/Forest(fr)
- Watermael-Boitsfort(fr)/Watermaal-Bosvoorde(nl)
- Woluwe-Saint-Lambert(fr)/Sint-Lambrechts-Woluwe(nl)
- Woluwe-Saint-Pierre(fr)/Sint-Pieters-Woluwe(nl)
[redaktu] Vidu ankaŭ
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj: Flandra Regiono - Valona Regiono - Brusela Ĉefurba Regiono |