Burdo
El Vikipedio
Burdo estas insekto de la genro Bombus en la familio Apidae; Parencaj do de la Abeloj ili ankaŭ havas pikilon, ilian kolonioj, mal pli evoluitaj ol tiu de la Mielabeloj, ne transpasas vintron, kaj estas rekreitaj je ĉiu printempo de ininsekto, kiu unue zorgas pri ĉio, nur poste, kiam sia "familio" estiĝis, ŝi roliĝas kiel nur ovmetanto kaj lasas sin helpi de siaj filinoj. Ili estas do pli vundeblaj ol la abeloj. Korpe ili estas pli larĝaj kaj dikaj.
Burdoj minacitas en multaj industriaj landoj, rezulte de Biotopo-detruado, kaj de malutilo fare de la Agrotoksaĵoj. Ekzemple en Britio estis 21 specioj da burdoj; el inter ili nur 6 plu estas vulgaraj, 5 suferas seriozan malkreskon, kaj 3 tute malaperis, simila konstato estas en Germanio.
Tio des pli maltrankviligendas, ke la burdoj ege gravas por la polenumado de plantoj, kaj ties reproduktado, kelkaj floroj povas nur de la burdoj esti polenumitaj.
[redaktu] Precipaj specioj:
- Bombus agrorum Kampburdo
- Bombus collamanus
- Bombus distinguendus
- Bombus hortorum Ĝardena burdo
- Bombus lapidarius Ŝtonburdo
- Bombus pratorum Herbeja burdo
- Bombus ruderatus
- Bombus subterraneus
- Bumbus silvarum
- Bombus terrestris Terburdo
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- Burdoj kiel polenumistoj - (anglalingve)
- Kiel protekti burdojn en sia ĝardeno (franclingve) kun listo de florspecioj
- listo de la endanĝerigitaj specioj de burdo en Germanio