Vikipediista diskuto:Dominik
El Vikipedio
Diskut-paĝo de Dominik
Kara Dominik,
kial vi enkondukas la vorton "francalingva"? Mi ne aŭdis ĝin antaŭe en mia vivo, PIV ne mencias ĝin, kaj Vikipedio ĝis nun ĉiam uzis "franclingva". Vidu ekzemple Kategorio:Verkistoj laŭ lingvoj. Vi faras valoran laboron, sed mi konsilas krei la kategorion Kategorio:Franclingvaj kantistoj kaj movi ĉiujn tien. PaulP 08:43, 27. Apr 2006 (UTC)
[redaktu] "Kategorio:Francalingvaj kantistoj"
Ne mi kreis tiun kategorion: mi tute ne scias kiel krei aŭ modifi paĝon de "Kategorio:". Mi efektive preferus se ĝi titolus "Kategorio:Franclingvaj kantistoj".
Mi alprenis laboron aldoni tiun jam ekzistanta kategorion al franclingvaj kantistoj, pensante ke tio estos utila en la estonteco.
Aliflanke franclingvaj kantistoj ne nepre estas francaj kantistoj (ili povas esti belgaj, kanadaj, afrikaj...)
- Bone. Mi do baldaŭ kreos la kategorion "franclingvaj kantistoj", kaj movos la erarajn "francalingvajn" tien. PaulP 10:35, 27. Apr 2006 (UTC)