Eriko
El Vikipedio
Eriko (persona nomo), ekz. Eriko la Ruĝa
Botaniko > Dukotiledonaj plantoj > Erikacoj
Eriko estas nomo de malaltaj arbedoj aŭ arbustoj el la erikoidoj, precipe el la gerno Erica.
La specioj de genro eriko (Erica) estas malaltaj, disbranĉiĝintaj daŭrafoliaj arbedoj aŭ arbustoj kun dense sidantaj, pingloformaj folioj kaj multenombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj blankaj aŭ flavaj, kloŝ- kruĉ- aŭ tubformaj floroj.
Oni nomas erikejo tiun nekultivitan regionon, kie kreskas ĉefe erikoj.